Gramatika persono

Gramatika persono estas laŭ PIV[1] "Konjugacia aŭ pron-a formo, servanta por distingi la persono(j)n, kiu(j) parolas, tiu(j)n, al kiu(j) oni parolas, k tion, pri kio oni parolas". En Esperanto pronomoj estas la vortoklaso kiu distingas la gramatikajn personojn, nome mi, ci, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili. Kelkaj reformistoj deziras inkludi kaj fakte uzas ankaŭ aliajn eblojn, kiel iŝi, ri ktp. En aliaj lingvoj ankaŭ la verbo povas esprimi la personon, kiel en la angla (comes) aŭ la hispana (venimos).

Kvankam en Esperanto, kiel jam dirite, estas la pronomo kiu indikas personon, tiu signifo povas veni kune kun la propra radiko en aliklasajn vortojn, kiel en "cii", "mio" ktp. Ne tiom escepte, sed tute regule, ankaŭ la posesivoj enhavas la signifon de pronomoj, tio estas de personoj, ekzemple el mi al mia, el vi al via ktp.

En literaturo kaj partikulare en rakontado, la prefero al unua aŭ tria personoj forte markas la strukturon kaj la vidpunkton de la rakontado. Ekzemple, mi faris tion kaj tion kontraŭ li faris tion kaj ion. En poezio, anstataŭ la pli logikan en liriko unuan personon foje oni uzas la duan, ekzemple "vi venas kaj vidas tion kaj tion" celante "mi venas" ktp.

  1. NPIV, [1] Alirita la 14an de septembro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search